ISO 3166-2:GB

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ISO 3166-2:GB

Britio

Britio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo GB
Trilitera kodo GBR
Cifera kodo 826
vdr
Administra divido de la Unuiĝinta Reĝlando

Jen listiĝas la ISO-kodoj de la administraj unuoj de la ŝtato  Britio, oficiale nomata Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Ĉiuj tiuj kodoj komenciĝas per la landa ISO-kodo de Britio, "GB".

La Manikinsuloj kaj la Manksinsulo ne estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando, sed la Internacia Organizaĵo pri Normigado komence ankaŭ atribuis al ili kodojn komenciĝantajn per la literoj "GB-". Per ŝanĝo en la oka novaĵletero pri la ISO-kodoj (pdf Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine) ili ricevis proprajn kodojn laŭ la normo ISO 3166-2 (ISO 3166-2:GG (Guernsey), ISO 3166-2:IM (Manksinsulo) kaj ISO 3166-2:JE (Jersey)).

La unua parto de la kodoj pri administraj unuoj de la Unuiĝinta Reĝlando do estas la landa ISO-kodo de Britio, "GB". La dua parto estas trilitera kodo fiksita ankaŭ en la britia normo BS 6879.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search